MIRINDAĴO - el la albumo de Manŭel "MIRINDAĴO"

16.06.2013
En la granda, tutmonda familio de la Esperanto-parolantoj, miaj du jam eldonitaj kompaktdiskoj de kantoj en Esperanto -- "Duonvoĉe... tutkore" kaj "Ĉu plu ekzistas Amo?"- ricevis multajn, pozitivajn recenzojn de la esperantista gazetaro kaj, kio eble pli gravas, la aprobon de la publiko, okaze de miaj recitaloj en pluraj, eŭropaj landoj. Radio-elsendejoj kaj podkastoj oftege proponas kantojn el tiuj albumoj, kiuj fariĝis famekonataj de la plimulto el la ŝatantoj de kantoj en la Lingvo Internacia. Tio instigis min prilabori ĉi tiun novan kompaktdiskon, kun la espero, ke mi ankoraŭ kapablos transdoni mian amon por la muziko kaj por Esperanto pere de agrablaj kantoj, en korekta, bone prononcata lingvo. Temas pri "popularaj kantoj", tial ĝiaj tekstoj estas simplaj, kvankam ne banalaj, kaj uzas la normalan esprimmanieron de la plimulto el ni por paroli pri Amo, amikeco, paco kaj respekto de nia komuna hejmo, "la planedo Tero". La albumo titoliĝas "MIRINDAĴO" ĝuste ĉar nia planedo tero kaj la vivo estas mirindaĵoj. Manŭel

Похожие видео